Por la unua fojo iam ajn, la fama KKPS, Klaĉ-Kunveno Post-Somera, de @NEJ_Esperanto okazos en Danio!
De la 31-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2020, KKPS okazos en Ry, Danio, kun ��iuj la tradiciaj ŝatindaĵoj de la klaĉkunveno.
Aliĝu jam nun: https://t.co/6JXu2CBZ3t
Nia lernolibro por danaj junuloj « 100 jarojn post Zamĉjo » estas nuntempe ekspoziciata ĉe la ŝtata biblioteko en Arhuzo.
Legu pri la libro ĉe https://t.co/dQVD49R19m #Esperanto
Restas nur sep semajnoj ĝis la plej mojosa esperant-volontula festumado de la jaro: Roskilde-Festivalo en Roskilde, Danio de la 29-a de junio ĝis la 7-a de julio!
Ĉu vi kaj viaj amikoj jam aliĝis?
https://t.co/xVoyzIgBQ1
Hieraŭ en dana televido DR1 estis dissendita VERSUS kun ĉena tradukado kun #Esperanto kiel interlingvo, kiel unu el la ludaj elementoj.
Ĝin partoprenis @miestasmiaeo kaj Ana Røssum en decembro 2017.
La elsendo spekteblas interrete: https://t.co/AU6nQ8ekbg
Ĉu vi jam aliĝis al Roskilde-Festivalo 2019 de la 29-a de junio ĝis la 7-a de julio?
Jam estas pli ol 20 aliĝintoj; aliĝu ankaŭ vi.
Estos granda festo!
https://t.co/B8DTKl0WR3
Roskilde-Festivalo okazos de la 29-a de junio ĝis la 7-a de julio. Festu kun Esperantistoj kaj ĝuu senpagan aliron al la plej granda rok-festivalo de Danio! @DEJOEsperanto https://t.co/A0IKFi3YG0
Morgaŭ je la 19a en Kopenhago, okazos prelego “Kion fari en Esperantujo?”
La eksterna mondo kredas, ke Esperanto estas morta lingvo. Bona okazo esplori la uzeblojn de nia lingvo, ĉar ĉiusemajne estas Esperanto-aranĝo ie en la mondo.
https://t.co/ypVl0f0rrC
Morgaŭ je la 19a en Kopenhago, ni spektos filmon faritan en 1993 pri Esperanto-teatro en kiu Kaj Røssum intervjuas Zofia Fornalova. Ana Røssum parolos pri sia forpasinta edzo kaj Tamara pri sia ankaŭ forpasinta patrino.
https://t.co/ypVl0eIQA4
Morgaŭ je la 19a, Peter Wraae rakontos pri arkivaĵoj de Lyngby Esperanto-Klubo. “Filo de tre aktiva paro en Lyngby Esperanto-Klubo donacis al mi arkivaĵojn koncerne la periodon 1940 ĝis 1973. Estas tre amuzaj interesaj detaloj.”
https://t.co/ypVl0f0rrC
Ni ĵus eldonis novan lernolibron, ‘Moderne esperanto for begyndere – 100 jarojn post Zamĉjo’, en la dana pri Esperanto, kiu estas celita ĝuste al junuloj. Ĝi instruas Esperanton de moderna perspektivo per metodo taŭga por danaj junuloj. (danlingve: https://t.co/dQVD49R19m)
‘Moderne esperanto for begyndere’ er en spritny lærebog til det internationale sprog esperanto. Bogen er udarbejdet originalt på dansk og underviser sproget fra et nyt, moderne perspektiv med en metode velegnet for unge. https://t.co/JjVfw5Layn
Morgaŭ je la 19a en Kopenhago, Aleksandro Melnikov, rusa verkisto kaj membro de la Akademio de Esperanto prelegos. La titolo de la prelego estas: Nigro-Blanko-Ĉielarko (La Ukrainia krizo vide el Rusio, Ukrainio kaj Okcidento).
https://t.co/ypVl0f0rrC
Morgaŭ je la 19a en Kopenhago, Lene kaj Jan Niemann prelegos pri IFFF-kongresoj dum nia tempo - de Danio. Norvegio tra Pollando dum jubilea-jaro al fora Ĉinio.
https://t.co/ypVl0f0rrC
Morgaŭ je 19:30 en Arhuzo, Tobias distros nin per kunlabora tasko, kiun ĉiuj povas partopreni. Ni ankaŭ aŭdos pri la postkongreso de UK en Porto.
https://t.co/ypVl0eIQA4