Jam pretas por via uzo la Scienca Lerneja Kalendaro de la hispana Supera Konsilio por Scienca Esplorado, por la jaro 2026 en versio en Esperanto!
Vidu detalojn en https://t.co/qkuayWCjJu kaj elŝutu por via persona uzo en: https://t.co/4uX6J1PQxf
#esperanto#sciencakalendaro
La 15-an de Marto la Scienca Lerneja Kalendaro de la hispana @CSIC omaĝas la scienciston Wasaburo Oishi. Li estas konata pro la malkovro de alt-altitudaj jetfluoj. Celante atingi internacian publikon, li publikigis siajn raportojn en Esperanto
#Esperanto#sciencakalendaro
La 19-an de februaro 2026 la Scienca Lerneja Kalendaro de la hispana Supera Konsilio por Scienca Esplorado (@CSIC@CSICdivulga) omaĝas la scienciston kaj esperantiston Paul Neergaard, patro de sempatologio
#Esperanto#sciencakalendaro
19-a de februaro 1907: Naskiĝas Paul Neergaard, agronomo, mikologo kaj esperantisto. Li estas konsiderata la patro de sempatologio, termino, kiun li kreis kun la skota sciencisto Mary Noble en la 1940-aj jaroj
https://t.co/W9UGqgUvOM
31-a de decembro 2007: Mortas kemiisto Piedad de la Cierva Viudes, pioniro pri artefarita radiado en Hispanio. Ŝi ankaŭ esploris optikan vitron kaj la fabrikadon de varm-rezistaj brikoj. #Esperanto#sciencakalendaro
30-a de decembro 2012: Mortas neŭrosciencisto Rita Levi-Montalcini. Ŝi ricevis la Nobelpremion en 1986, kune kun biokemiisto Stanley Cohen, pro malkovrado de la unua konata kreskfaktoro en la nerva sistemo. #Esperanto#sciencakalendaro
@CSIC Ni ankaŭ anoncas ke tiu ĉi konto en Tŭitero (X) ne estos regule aktualigata kiel ĝis nun.
Ni petas senkulpigon, sed la etoso de tiu ĉi reto ne estas la plej adekvata por kleriga kiel projekto kiel tiu ĉi
ANONCO: Ankaŭ en 2026 estos disponebla nova eldono de la Scienca Lerneja Kalendaro de @CSIC en Esperanto!
La kalendaro jam pretas, sed oni ĝin prezentos post la jarfinaj festoj. Ni baldaŭ malkaŝos la adreson kie vi povos ĝin elŝuti
#Esperanto#scikalendaro
29-a de decembro 1256: Naskiĝas matematikisto kaj astronomo Ibn-Al Banna al-Marrakushi. Unu el liaj plej famaj verkoj inkludas kiel kalkuli kvadratajn radikojn de nombro kaj ankaŭ teorion de kontinuaj frakcioj. #Esperanto#sciencakalendaro
28-a de decembro 1969: Naskiĝas programar-inĝeniero Linus Torvalds. Li estas konata pro evoluigado de la Linukso-kerno, libera kaj malfermkoda programaro. Li ankaŭ evoluigis la softvaron por kontrolo de versioj Git. #Esperanto#sciencakalendaro
27-a de decembro 2005: María Ángeles Durán ricevas la Oran Medalon por Labormerito de Hispanio. Ŝia esplorado temas pri la analizo de sensalajra laboro kaj ĝia rilato kun la socia kaj ekonomia strukturo. #Esperanto#sciencakalendaro
26-a de decembro 1931: Naskiĝas kemiisto Martin Gouterman. Aplikante kvantuman teorion, li proponis la modelon de la kvar molekulaj orbitaloj en la studo de porfirinoj. Li ankaŭ estis elstara aktivulo. #Esperanto#sciencakalendaro
25-a de decembro 1933: Naskiĝas paleobotanisto Inna A. Dobruskina. Ŝi estis unu el la ĉefaj fakuloj pri la Triaso. Elstaras ŝia monografio pri triasaj floroj en Eŭrazio.
#Esperanto#sciencakalendaro
24-a de decembro 1868: Naskiĝas la ŝakludanto, matematikisto kaj filozofo Emanuel Lasker. Liaj ĉefaj matematikaj kontribuoj fokusiĝis en la kampo de abstrakta algebro. #Esperanto#sciencakalendaro
23-a de decembro 1823: Naskiĝas scienca ilustristo Georgiana Elizabeth Ormerod. Ŝia fratino, la entomologo Eleanor Ormerod, uzis ŝiajn desegnaĵojn de insektoj en siaj publikaĵoj kaj en siaj klasoj ĉe agrikulturaj altlernejoj. #Esperanto#sciencakalendaro
22-a de decembro 2014: Mortas iĥtiologo Rosemary (Ro) Lowe-McConnell. Ŝi estas konata pro siaj studoj pri tropikaj fiŝoj, danke al siaj ekspedicioj en Afriko kaj Sudameriko. En 1997, ŝi ricevis la Linnean Medalon. #Esperanto#sciencakalendaro
21-a de decembro 1872: Komenciĝas la ekspedicio Challenger, kiu fariĝis la unua granda tutmonda oceanografia kampanjo. Ĉi tiu dato ofte estas konsiderata la naskiĝo de oceanografio. #Esperanto#sciencakalendaro
20-a de decembro 1902: Naskiĝas imunologo Helen Lee Gruehl Aikman. Ŝi kunaŭtoris pli ol dekdu sciencajn artikolojn pri sentiveco al proteinoj, alergioj kaj astmo. #Esperanto#sciencakalendaro
19-a de decembro 1935: Naskiĝas virologo Robert H. Purcell. Li estas konata pro siaj studoj pri hepatitvirusoj, inter kiuj la eltrovo de la viruso de hepatito A (HAV) kune kun Kapikian kaj Feinstone. #Esperanto#sciencakalendaro