Aŭskultu ĉi tiun lingvon, kiu uzas klaketojn. Ĝi apartenas al la kojsanaj lingvaroj kaj estas parolata en Bocvano kaj Namibio. #Esperanto#Click#Language https://t.co/naZzBnziEe
WALS trovis ke 112/257 el la lingvoj, kiujn ili ekzamenis, havis gramatikan genran sistemon. Tiuj lingvoj plej kutime havis 2 genrojn, kiel la hispana. Sed aliaj havis ĝis 20 genrojn, kiel la fulana, kiu estas parolata en Niĝerio. #Esperanto#Gender#Fula
La arbo estas de Kathovo kaj Lipiński, Edward (2001) Semitic Languages: Outline of a Comparative Grammar, Peeters Publishers, p. 41 Retrieved on 30 June 2013. CC-BY-SA-3.0.
Ĉi tiu arbo bildigas la rilatojn inter la afrikaziaj lingvaroj. La branĉoj reprezentas kiam ĉiu lingvaro disiĝis de la aliaj. #Esperanto#Languages#Linguistics
46% de la populacio de la mondo parolas hindeŭropan lingvon kiel unuan lingvon. Ĉiuj ĉi tiuj lingvoj, kiel la angla, la persa kaj la hindia, devenas de unu lingvo: la hindeŭropa pralingvo. Spertuloj kredas ke la hindeŭropa pralingvo estis parolata ĉirkaŭ 4500 a.K. ĝis 2500 a.K.
Leonardo da Vinci skribis malantaŭen en siaj personaj notoj. Ĉi tio nomiĝas inversskribo kaj videblas en la teksto ĉirkaŭanta lia fama Vitruvia homo. Neniu scias sendube la kialon kial li faris ĉi tion. #Esperanto#DaVinci
Nombroj ne estas lingve universalaj. La amazona pirahana lingvo ne havas nombrojn. Anstataŭe, ĝiaj parolantoj uzas relativajn terminojn kiel 'malmultajn' aŭ 'multajn'. #Esperanto#Lingvistiko#Nombroj
La latina kaj la klasika ĉina havis iom similajn celojn. (1) Ili ambaŭ restis senŝanĝaj en la skribita formo dum iliaj parolitaj formoj ŝanĝiĝis. (2) Ili kunligis la edukitulojn, kiuj parolis malsamajn lingvojn. (3) Ambaŭ lingvoj havis certan prestiĝon. #Esperanto#Latina#Ĉina
La kazaĥa estas tjurka lingvo kiu ŝanĝis sian alfabeton tri fojojn. Ĝi ŝanĝiĝis el la araba alfabeto al la latina en 1929, poste el la latina al la cirila en 1940, kaj nun estas en la procezo ŝanĝiĝi el la cirila al la latina. #Esperanto#Kazaĥa#Alfabetoj
Simpleco estas unu el la plej gravaj aspektoj en ajna verkado. Sed precipe en Esperanto, kies celo estas universala komunikado. Nenecesa uzado de neordinaraj vortoj aŭ grandaj gramatikaj strukturoj ne plibonigas neniun verkadon. #Esperanto#Verkado#Hemingway
Estas multaj opinioj ĉu la tagalaga kaj la filipina estas malsamaj lingvoj. Sed estas nur du realaj diferencoj: la filipina havas iomete pli grandan alfabeton kaj ĝi enhavas pli da vortoj el aliaj lingvoj. #Esperanto#Tagalaga#Filipina
La mapo estas de Obsidian Soul (https://t.co/rIaYLVugKj), adaptita de Benson et al. en "Complete Mitochondrial Genome Sequencing Reveals Novel Haplotypes in a Polynesian Population." CC 4.0.
La ekspansio de la aŭstronezia lingvaro. La tempoj baziĝas sur arkeologio. La plej parolataj aŭstroneziaj lingvoj estas la malaja en Indonezio kaj Malajzio, la tagalaga en Filipinoj, kaj la malgasa en Madagaskaro. #Esperanto#AŭstroneziaLingvaro#Lingvistiko
La hungara estas la sola urala lingvo en centra Eŭropo. Ĉiuj ĝiaj parencoj estas en la Baltaj Ŝtatoj, Skandinavio kaj Rusio. #Esperanto#Hungara#UralajLingvoj
La korea havas du nombrajn sistemojn: unu estas denaska korea, kaj la alia estas pruntita de la ĉina. La denaska korea sistemo finiĝas al 99 kaj uziĝas por aferoj kiel fizikaj objektoj. La ĉina-korea sistemo uziĝas por io ajn pli ol 99 kaj aferoj kiel mono kaj jaroj. #Esperanto
@BernardoVerda Ne. La verkistoj estis vere okulistoj. Kiel okulaj doktoroj. La inicio estis por igxi okulisto en ilia grupo. Sed ili estis certe okultema ankaux.
Ĉi tiu estas parto de la Copiale-ĉifro. Ĝi enhavas 105 paĝojn skribitajn en sekreta ĉifro inter 1760 kaj 1780. Ĝi estis fine solvita en 2011 kun la helpo de komputiloj. La ĉifro priskribas okulistan inician ceremonion kaj aliajn rilatajn aferojn. #Esperanto#Copiale#Ĉifro