Finiĝas la atendado! Via Nomo publikiĝos post 2 semajnoj - tuta filmo dublita al #Esperanto! Jen la antaŭfilmo.
The wait is over! Via Nomo will be released in 2 weeks - an entire film dubbed in Esperanto! Here is the trailer.
https://t.co/NTkcZoqhjE
Antaŭfilmo de epizodoj 15-20 de «Skubi-Du! Kompanio Mistero» en Esperanto. Epizodoj elŝuteblaj/spekteblaj ĉe https://t.co/8byMGRoksc
https://t.co/LEB6GKsiTh
📚La unua volumo de la belga komiksoserio «Carland Cross» publikiĝos baldaŭ ĉe https://t.co/8byMGRoShK (antaŭ ol jarfino). Ĝi rakontas pri lerta detektivo kaj lia helpisto esplorantaj supernaturaĵojn en Britio.
«Carland Cross 1: La golemo» (45 paĝoj). Jen la unuaj kvar paĝoj:
@nomado49624359@centrolando@warutt___ Ankaŭ al mi. Sed tio estas la dua difino de ReVo, aperas kelkaj ekzemploj de ĝia uzo🤷🏻♂️ Honeste, por la kvara bildo mi certe preferus "panelo" aŭ "afiŝego".
@centrolando@warutt___ Ĉu "banderolo" iam estis efektive uzita por "neceseja papero"? Laŭ PIV kaj ReVo, banderolo estas io tute malsama: rubando ĉirkaŭanta aĵojn (kutime por kunligi ilin, foje por ornami, foje por sigeli), ankaŭ ruband(eg)o por manifestacioj.
@ksenik_eo@nomado49624359 Ho, tiam mi bedaŭrinde ne povas helpi :( verŝajne, la plej mallonga, kiun mi konas Esperante estas «La Korvo» de Poe aŭ io tia.
Alia solvo estas elekti iun rakonteton aŭ mikronovelon el Guglo kaj esperantigi ĝin, ne estos bezonata multe da tempo.
Por tagmanĝo mi faris unu el miaj plej ŝatataj pladoj; frititaj tranĉaĵoj de kukurbeto.
Anstataŭ ovoj mi uzis miksaĵon el 125g da faruno+125ml da akvo por trempi la tranĉaĵojn antaŭ ol panumi ilin. Ne estante vegana mi mem, mi trovas tiun alternativon tre bona kiam ovoj malestas
@nomado49624359 Mi ne konis tiun retejon (tamen ja Rutracker-on) sed mi baldaŭ kreu konton por aliĝi, vikipedie mi legis, ke eĉ estas multaj E-aj libroj tie.
Ĉiu provo disvastigi/havebligi kulturaĵojn estas bona provo, ili ne apartenu nur al pagipovuloj.
Li ripozu pace.