En certa paralela universo, la ĉefa monda lingvo ne estas la angla, sed Esperanto! Mi faris afiŝon ĉe Tumblr listigante kiel estas la nomoj de firmaoj en ĉi tiu realo. Vidu: https://t.co/P4vlDNCjfQ
Antaŭ iom da tempo, venis la konstato ke, kvankam mi scias ĝis miaj praavoj, ankoraŭ estis tiuj antaŭ ili ktp. Mi vidas historiajn bildojn, kaj venas mensen "ve, iu parenco mia vivis tiam, mi ne scias kie, sed tiu vivis". Negravas la erao, 18-a aŭ 5-a jarcento, kaj estas mirinde.
Mi faris mian genealogiarbon kaj povis spuri ĝis al miaj praavoj. Krom unu, de neniu el ili mi havas foton. Mi ŝatus havi kaj pri eĉ pli foraj prapatroj ekscii, sed ne eblas.
Tiuj filmetoj kun AI kie homo kaj ĉirkaŭaĵo estas kovrita de kolor- kaj teksturŝanĝiĝado vere aspektas kiel la konfuzeco de sonĝo. Estas tre interese vidi tion per videaĵo anstataŭ per la malklareco de rememoro
Ve! Vidi tiujn filmetojn kun plene konstruitaj minikomputiloj igis min pensi ke estas io alia krom 0 kaj 1 en la tuta fukciado, ĉar simple ne sencis ke ĉio funkcias nur per tio.
Spektinte ĉi tiun filmeton, mi vidas ke aferoj fakte funkcias tiel, kaj mi estas nekredema
Mia kapo eksplodis pro tiu informo. Kaj pensi ke tiuj ekzemploj, tiuj komputiletoj estas nur simplega afero kompare kun eĉ poŝtelefono nur pli min pensigas. Mi bezonos iom da tempo por trakti ĉion ĉi.
Fine tamen, ĉar neniam oni aŭdis aŭ aŭdos antikvlingvoparolanton, mi ĉiam sentas, spektante tiajn filmetojn, iomete da malĝojo pro scii ke la veran prononcon mi nur povas imagi.
Mi jam spektis diversajn filmetojn kie oni parolas en antikva lingvo. Estas interese kiel ĉiuj sonas simile, havas preskaŭ la saman akcenton. Ĉu ĉar tiuj lingvoj ja havis similan akcenton, aŭ ĉar ni ne tion scias kaj ial emas al ŝablono?
@JukhoLeung Lingvuzadon dirus mi anstataŭe, nur ĉar lernado estas praktikaro ol sola ago. Sendube oni plej bone lernas uzante la lingvon pli kiel informenprensilo ol lernato.
Foje skribante frazojn en Esperanto mi pensis kiel ili eble sonus strange, ĉar mi ripetis samajn vortojn ofte, sed poste mi konstatis ke tiu vorto ankaŭ ofte ripetiĝas en mia propra lingvo, sed mi ne vidis tion pro kutimo.
Lerni novan lingvon helpas vidi nerimarkitajn aferojn.