La subita liberigo de Julian Assange estis granda novaĵo. Kiom grava estas gazetara libereco? Grava temo en mondo en kiu ĵurnalistoj „hazarde falas tra la fenestro de sia hotelĉambro” aŭ simple ne riskas skribi, kion ili eltrovis pri iuj t.n. „demokratiaj” respublikoj.
4 artikoloj pri politiko, 4 librorecenzoj, 4 paĝoj pri arto kun multaj belaj fotoj, tekstoj pri moderna vivo, turismo, scienco kaj medio ... jen la konciza enhavo de la julia numero de Monato, kiu ĉi-semajne iris al la abonantoj.
Kial tiu paro afable ridetas al vi sur la kovrilpaĝo de MONATO? Legu ĉion prian en la junia numero, kiu ĵus iris al la abonantoj! Ne-jam-abonantoj povas legi partojn de la revuo en https://t.co/dyDnzQnBxK
La maja numero de Monato estis sendita hodiaŭ al la abonantoj. Ĝi enhavas 19 artikolojn, ĉi-foje ĉefe el Afriko, Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Agrablan legadon!
La ĉefartikolo en la nuna aprila numero de Monato temas pri la signifo de Aleksej Navalnij por Rusio kaj por la libera mondo. Ĝin verkis Kalle Kniivilä, konata specialisto pri la temo.
Ĉu vi volas scii pli pri Aleksej Navalnij? Antaŭ du jaroj aperis en Monato la artikolo „Portreto de opoziciulo” pri li, sed ĝi estas nun pli aktuala ol iam. Jen la artikolo mem en teksta formo https://t.co/cScf28N3KX
La marta numero de Monato estis sendita hodiaŭ al la abonantoj de la bitaj versioj kaj morgaŭ estos sendata al tiuj de la presita formo. Pri la enhavo vi povas ekscii el la filmeto de la ĉefredaktoro: https://t.co/oNfc6zFEtu
Dek-kvino da lokaj korespondantoj de MONATO verkis por la nova, februara numero pri plej diversaj temoj: politiko, moderna vivo, komputado, scienco, lingvo, arto ... Se tiu numero ankoraŭ ne atingis vin, vi jam povas gustumi kelkajn artikolojn en https://t.co/dyDnzQnBxK
La novembra numero de Monato ĵus estis ekspedita al la abonantoj de la bitaj versioj (PDF, ePub, MP3 ktp). Al la abonantoj de la presita versio ĝi iros morgaŭ.
Eskapu!
Pro la forta altiĝo de iuj eldonkostoj eble la tarifo de Monato baldaŭ ŝanĝiĝos. Sed, bona novaĵo: Vi povas eskapi tiujn pli altajn tarifojn, pagante vian novan kotizon antaŭ la 1a de novembro laŭ la
malnovaj tarifoj:
https://t.co/cxPjMiOh7e
La aprila numero de Monato ĵus estis ekspedita al la abonantoj. La tri temoj, kiujn vi vidas sur la kovrilpaĝo - Israelo, Ukrainio kaj Kongo - estas nur kelkaj el la riĉa temaro de la nova numero. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, petu senpagan ekzempleron de [email protected]
Pardonu, kara @UleFranco. Se vere iu redaktoro de @RevuoMonato ofendis vin kaj blokis vin, tiam li faris tion en sia propra nomo kaj tiam li pardonpetu. Kiel vi povas vidi la redakcio de Monato tute ne blokis vin kaj certe ne kontraŭas la liberecon de esprimado.
@RevuoMonato@kerziouk Sed ne gravas, se @RevuoMonato kaj siaj redaktoroj ne ŝatas la kritikon nek la esprimliberon, mi komprenas, mi ne plu apogos kaj konstribuos ĉe magazeno, kiu NE estas sendependa, kaj kies redaktoroj pensas ke brazilanoj estas stultaj.
Salutojn, Bonan vivon!
#Esperanto