Se mi diros: Mallumo min kovros,
Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi,
Kaj la nokto lumas kiel tago;
Mallumo fariĝas kiel lumo.
Psalmaro 139:11-12 ESP
#Esperanto#Biblio
Kaj li diris al mi: Mia graco sufiĉas por vi, ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco. Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.
2 Korintanoj 12:9 ESP
#Esperanto#Biblio
pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni ĉion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto
2 Petro 1:3 ESP
#Esperanto#Biblio
La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.
Cefanja 3:17 ESP
#Esperanto#Biblio
Fidu la Eternulon per via tuta koro,
Kaj ne fidu vian prudenton.
Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj,
Kaj Li ĝustigos vian iradon.
Sentencoj 3:5-6 ESP
#Esperanto#Biblio
En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.
Agoj 20:35 ESP
#Esperanto#Biblio