Mia nova reveto, teme je kiam mi gajnus loterion, estas construi artefaritan insulon meze en la norda Pacifiko, kie ne ekzistas antaŭaj teritoriaj asertoj.
Kutime mi kontentas resti hejme, sed ĉijare fruas la neĝo kaj malvarmo. Jam restas duonmetro da neĝo surgrunde, kaj la temperaturo estas -20. Mi sentas min iome endome kaptita.
Programado lacigas min. Mi volas, ke mi povus fari ion malsaman, sed tio estas mia nura laborsperto. Mi devus senti min bonŝanca, ĉar mi ĵus trovis novan postenon post maldungo, sed mi sonĝas je trovi alian alvokiĝon, per kiu, kompreneble, mia familia manĝu kaj ŝirmiĝu.