Lastatempe mi pensas ke signolingvo povas esti tre utila en multaj situacioj: kiam la sono ne estas klara pro bruo aŭ aliaj kialoj; kiam oni volas komuniki sin kun ĉeestanto sen kaŭzi bruon, kaj aliaj.
@dirkbindmann_eo Kiel ajn, ŝajnas al mi ke oni ne povas certigi ĉu aliaj animaloj povas havi celojn. El lingva vidpunkto de esperanto, se ni rigardas la difinojn pri CELO en PIV aperas la pronomo ONI kiun oni povas uzi nur por homoj
Nur homoj povas celi aŭ havi celon. Kiam oni parolas pri nehoma estaĵo kaj diras ke ĝi havas celon, fakte temas nur pri tio ke oni havas celon por ĉi tiu estaĵo.
@dirkbindmann_eo Al mi ne estas tute klare ke ĉi tio estas celoj. Mi supozas ke bestoj estas gene programitaj por kapti kaj manĝi aĵojn kiuj akordas kun difinita ŝablono aŭ movas sin laŭ interna kompaso aŭ alia afero. Por celi necesas imagi ion kaj serĉi rimedojn por atingi tion.
En restoracio aŭ trinkejo mi neniam akceptas trinkaĵon kun glacikubetoj ĉar en pluraj okazoj mi vidis ke oni prenas ilin per la samaj manoj kiujn oni metis antaŭ la buŝon dum tusado au kiuj tuŝis monon.
Mi konsideras ke INCUBUS ne estas filmo en esperanto sed filmo en kiu eo estas parto de la rekvizito.Oni parolas tiom malbone la lingvon ke estas malfacilege kompreni. Kaj la filmon oni ne faris por publiko kiu komprenu la parolatan lingvon sed por publiko kiu legu la subtekstojn
PONTO SUPER DRINO estas unu el la plej interesaj verkoj kiujn mi legis en esperanto dum la lastaj jaroj. Temas pri fikciaj kronikoj el regiono kiun mi konas tre malmulte, Bosnio kaj ĉirkaŭaĵo, el pluraj epokoj kiam regis malsamaj imperioj.