@centrolando Mi estas argentinano, ĉi tie homoj estas tre dividitaj pri politika ideologio, pro tio multaj preferas ne paroli pri tiuj temoj. Pri aĝo... mi kredas ke homoj ne ŝatas senti sin maljunaj.
Post legi aferojn ĉe Fejsbuko, mi lasos pripenson ĉi tie.
Se ni esperantistoj havas obsedan fundamentalismon kontraŭ lingvaj novigadoj pri genro, kiuj jam ekzistas en aliaj lingvoj, do ni elstaros antaŭ la mondo kiel arkaika lingvo.
Mi nun havas problemojn por plu pagi la socian aministradplatformon, kiun mi uzas por vivigi @IF_Kalendaro-n. Se vi konas malmultekostan manieron por administri robotojn tiajn, bonvolu sciigi min.