Mi anksiiĝas en situacioj kie mi devas pruvi min. En sociaj okazoj, mi eksentas ke mi devas pruvi ke mi estas sociema, sed mi scias ke mi ne estas kaj ke mi ne povas pruvi la malan, kaj ĉi tiu dilemo nervozigas min. 💀
@MalvarmaG Mi estus malbona latinamerikano se mi ne povus komunikiĝi bone kun najbarlandanoj kaj pro pigro mi parolus mian lingvon pensante ke niaj lingvoj similas, do ili komprenos min ĉiuokaze.
Por ke mi ne plu estu aĉa latinamerikano, nun mi lernas la hispanan.
Mi jam scipovas iom de la lingvo (mia denaska estas la portugala, do laŭ mi tre facila), sed kostas neniom plilerni.
La decembra numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage. Rakontu pri tio al viaj E-geamikoj kaj ankaŭ al tiuj, kiuj nur komencas konatiĝi kun Esperanto.
https://t.co/n8sWrsMT61
@persikore Mi pensas ke tio estas iom malsama. Ŝi agnoskis la butikojn, bankojn ktp., sed ŝi ne povis akcepti ke ĝi ja estis la strato sur kiu ni kutime pasas.
Hieraŭ mia patrino sentis sin perdiĝinta sur la strato sur kiu ŝi pasas ĉiusemajne nur ĉar ŝi venis de alia flanko.
Tiom perdiĝinta ke ŝi demandis al mi kien iri kvazaŭ ŝi neniam pasis sur tiu strato dum sia tuta vivo.