Ekde nun mi mencios nur naskiĝdatrevenojn ĉi tie. Ĉiuj aliaj diraĵoj aperos nur ĉe mia konto ĉe Mastodono: @[email protected]
Bonvolu viziti por pli da informo.
Mi decidis viziti nur mastodon estontece, ĉar la informdenseco estas pli granda tie, kaj troviĝas malmultaj tempomalŝparantaj mesaĝoj. Trovu min ĉe
@[email protected]
Je ĉi dato en 1887 naskiĝis James Sumner, kemiisto, kiu malkovris ke enzimoj estas proteinoj kaj ke ili kristaligeblas, kiam li ekzamenis la enzimo ureazo. https://t.co/O0KLuzZF8P
Bildo: https://t.co/CtrIvEVnCA
Je ĉi dato en 1945 naskiĝis Wilma Mankiller, aktivisto, kiu kontribuis multe al la evoluigo de la Ĉerokaj nacio ebligante ĝin stiri sian propran financon kaj solvi siajn proprajn defiojn. https://t.co/9Dt6yDUrUp
Bildo: https://t.co/Gq3GjVNKN6
Je ĉi dato en 1902 naskiĝis Eugene Wigner, fizikisto, kiu enkondukis koncepton pri simetrio en kvantumterion, kaj, timante evoluigon de Germanio, helpis konvinki Roosevelton konstrui nuklea reaktorojn kaj bombon. https://t.co/ljavKHQbBG
Bildo: https://t.co/BQrk6QQewJ
Je ĉi dato 1922 naskiĝis José Saramago, verkisto, kiu gajnis premion Nobel por literaturo per siaj bildigaj ironiaj kompataj rakontoj, kaj kiu restis duba pri iom da oficialaj diraĵoj, ne timante diri tiel. https://t.co/GXLCA6Gscl
Bildo: https://t.co/NsoXIf52Wj
Je ĉi dato en 1849 naskiĝis Mary Byrd, edukisto aparte pri astronomio, kiu ankaŭ kontribuis al la determino de kometaj pozicioj per mezuraĵoj sur fotografoj. https://t.co/idZaYP7kA5
Ne estas bona bildo pri ŝi, do jen la observatorio kie ŝi laboris:
https://t.co/WFhrMBNRNB
Je ĉi dato en 1797 naskiĝis Charles Lyell, geologo, kiu klarigis geologiajn procezojn kaj komprenis ke ili bezonas tre longan tempon por formi la Teron, kaj do sugestis la ideon ke la Tero estis multe pli maljuna ol tiama opinio. https://t.co/4jAuMuX8yZ
https://t.co/QNyDkib6QW
Je ĉi dato en 1856 naskiĝis Louis Brandeis, juĝisto, kiu atingis postenon en la Supera Kortuma de Usono, kaj kiu skribis la plej bonajn opiniojn pri libereco. Li malamis reklamojn ĉar ĝi manipulas komunajn aĉetantojn. https://t.co/rWHXJOSOs5
Bildo: https://t.co/zFdQj52X1X
Je ĉi dato en 1927 naskiĝis Yutaka Taniyama, matematikisto, kies konjektoj donis la ĉefan ideon por pruvo de la lasta teoremo de Fermat, sed la konjekto eĉ nun ne estas tute pruvita. https://t.co/mWWcp9RdhG
Bildo: https://t.co/zUz0rbhuSt
Je ĉi dato en 1922 naskiĝis Kurt Vonnegut, unu el la plej konataj verkistoj de sciencfikcio, kies libroj temas pri seriozaj aferoj kaj estis ofte kontraŭmilitaj. "Donu al mi scion, aŭ donu al mi morton." "Tiel iras." https://t.co/vMsxMx4nkt
Bildo: https://t.co/2lAYZdhmIW
Je ĉi dato en 1483 naskiĝis Marteno Lutero, monaĥo, kiu estis la plej grava homo por evoluigi la protestantan Reformacion, kaj kies traduko de la Biblio en popularan germanan faris multon fiksi la lingvon. https://t.co/P6gZ1DmPYL
Bildo: https://t.co/u9Yd4dksZb
Je ĉi dato en 1731 naskiĝis Benjamin Banneker, usona farmisto de afrika deveno, kiu instruis sin pri matematiko kaj astronomo, publikigante precizajn almanakojn dum kelkaj jaroj, helpis termezuri limojn de Distrikto Kolumbio. https://t.co/owd5aXK1kB
Bildo: https://t.co/aCB44JXrdD
Je ĉi dato en 1656 naskiĝis Edmund Halley, astronomo, kiu antaŭdiris la daton je kiu kometo reaperos, kaj kiam ĝi faris, oni nomis ĝin laŭ li, kvankam li ne vivis vidi ĝin. Li ankaŭ faris la unuan stelmapon pri la suda ĉielo. https://t.co/ejU58CwHnW
Bildo: https://t.co/ZPChVNZGTm
Je ĉi dato en 1878 naskiĝis Lise Meitner, fizikisto, kiu provizis la ĉefan ideon kiu ebligis la malkovron kaj klarigon de nuklea fisio, sed ne ricevis premion Nobel, kvankam oni antaŭenmetis ŝian nomon multfoje. https://t.co/Abimildn8G
Bildo: https://t.co/29nWhaQZyk
Je ĉi dato en 1854 naskiĝis John Philip Sousa, komponisto kaj bandestro, konata kiel la Usona marŝreĝo, kiu incitis la kreon de la suzafono por ĵeti sonon antaŭen kaj super la ludantoj en marŝanta bando. https://t.co/0vqT8HiBwT
Bildo: https://t.co/mj5xNTlOoM
Je ĉi dato en 1892 naskiĝis J B S Haldane, polimato, kiu popularigis sciencon, malkovris la genetikan kialon por kelkajn kondicôjn, sugestis ke serpoĉela anemio malhelpis malarion, antaŭdiris klonadon, ktp. https://t.co/KUueMWBX4x
Bildo: https://t.co/xmt2zw5hUc
Je ĉi dato en 1592 naskiĝis Gerrit van Honthorst, pentristo, kiu koniĝis kiel "Gerrit de la Noktoj" pro sia realisma bildigo de artefarita lumo. Poste li iĝis grava portretpentristo. https://t.co/oLIE5jZMJ5
Bildo: https://t.co/dVgKicAq0j
Je ĉi dato en 1928 naskiĝis Osamu Tezuka, artisto, kiu faris multe al la difino de la modernaj artoj de mangao kaj animeo, kaj influis preskaŭ ĉiujn kiu sekvis. Nun estas muzeo pri li kaj liaj verkoj. https://t.co/I6UfnT8fge
Bildo: https://t.co/lRnbD2PEO6