Mi aldonu ke ekde nun mi afiŝas ankaŭ ĉe la Esperanta Mastodono kiel @ScivolemoBlogo. Mi ne tute forigos mian tviteran konton, sed ni vidos kio okazos.
En Aotearoo (Nov-Zelando) troviĝas unu el la plej unikaj faŭnoj de la mondo. Dum milionoj da jaroj, birdoj, reptilioj, amfibioj kaj aliaj bestoj evoluis en mondo preskaŭ tute sen indiĝenaj mamuloj. La rezulto? Legu pri ĝi en mia nova blogafiŝo: https://t.co/mjaoTj0S74
@la_fanjo Estas multaj e-istoj kiuj ne agas tiel, sed la korektemuloj estas pli laŭtaj pro tio ke oni bezonas malpli da mensa energio aŭ inteligentaj ideoj por korektado ol por la kreado de valora enhavo
@VanegeEsperanto La koncepto de universalaj tradukiloj estas tre malnova en sciencfikcio, sed mi neniam vidis ĝin kiel minacon al lingvolernado. Lingvolernado ne estas nur ilo por ekonomiaj gajnoj, sed ankaŭ kultura esprimo. Sammaniere, la disvolviĝo de fotografio ne mortigis pentradon
Ekkonu la gajnintojn de KonSciU, la Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj okazinta dum Retoso 2022! 👨🎓👩🔬
Gratulon al ili! 🎉
Dum KonSciU ĉiu konkursano devis uzi sian komunikan lertecon por klare prezenti propran sciencan esploron en nur 3 minutoj.
Saluton al ĉiuj ! Se vi interesiĝas pri #galaksioj, nigraj truoj, teleskopoj sen speguloj kaj strangaj klasifikadoj, la venonta video estas por vi ! 🌌
Ĝi aperos sur mia kanalo vendredo je la 18-a (Centreŭropa tempo) kaj estos intervjuo !
https://t.co/ki6ZXRZHga
#esperanto
Nur restas 1 tago por proponi kontribuon al la programo de Retoso! Ne estas garantio ke ni povos uzi proponojn kiuj venos post tiu dato, do… ne hezitu!
Se vi estas juna sciencisto, esploristo aŭ studento, Aliĝu al KonSciU dum Retoso 2022. Estas konkurso en kiu vi povas prezenti vian esploron kaj eble gajni premion!
https://t.co/8KL8WKFB9J