Mi: volas amikojn
Ankaŭ mi: ne iras al eventoj aŭ lokoj kie mi povas renkonti novajn homojn kun la samaj interesoj
Kial mi estas tiel? Estas grupo por migrado ĉe la universitato, kiu hodiaŭ iras al promenado proksime de mi kaj mi nur... ne iras.
Kiam mi promenas hejmen nokte, unu el miaj kutimoj estas rigardi la ĉielon kaj trovi la konstelacion Zono de Oriono. Ial, trovi ĝin donas al mi iom da komforto.
Interesaj prelegoj dum la Sidnejo Lingva Festivalo. Mi lernis pli pri la sanskrita, la mongola, ktp. Estis prelegoj ankaŭ pri konstruitaj lingvoj kaj Esperanto.
Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, TEJO fiere prezentas al vi “Junuloj kaj Lingvoj”, serion da eventoj por festi la gravan kontribuon de junuloj al la evoluigo de lingvoj. 💬
tiu ĉi Januaro estas la unua Januaro, ekde 2020, tiam mi sentas min kontenta pri mia vivo. en 2021, mi estis hejme pensante pri ĉesigi mian doktoriĝon. en 2022, mi atendis la malfermon de la aŭstraliaj landlimoj. nun mi studas denove kaj estas espera pri mia estonteco.
Videaĵo pri arto kaj amo! Mi registris ĝin post longa konversacio kun fremdulo ĉe artgalerio. La artgalerio havas pentraĵojn kaj aliajn aĵojn de Dro Seuss. Ĉi tiu pentraĵo, nomata "Worm Burning Bright in the Forest in the Night" estas mia plej ŝatata.
https://t.co/0P0xuGRVaB
Mi ĵus sentis min iomete nostalgia... Se ĉio irus bone (kaj tio estas grandega se), mi nun finus doktoriĝi. Eble tio estas la kialo mi havis tiun sonĝon hieraŭ. Parto de mi volas provi ĝin denove kaj parto de mi ankoraŭ timas. Necesis pli ol unu jaro por mi resaniĝi de depresio.
Mi sciis, ke estas la diplomiĝa monato de mia ekskohorto en Japanio, sed mi ĵus vidis bildojn de ilia doktoriĝo kaj mi sopiras.
Tamen, kvankam mi emas dubi pri miaj decidoj, mi kredas, ke mi ankoraŭ estas sur la ĝusta vojo por mi.
Sonĝa-Anja vere diris al mia eksa profesoro, ke mi pensas pri esplori denove, kaj la sonĝa profesoro vere diris, ke la solvo al miaj duboj estas fari kurson pri esploraj strategioj. En la sonĝo, la kurso estas la ludo. Kaj la ludo estas pokemon-temeita.
Ĝi estus bona kurso/ludo.
Laŭ mia sonĝo nokta, mi devus venki miajn maltranvilojn pri esplori denove pere de turdefendludoj. Surprize, la logiko validas eĉ veke. Faru ĝin denove kaj denove provante malsamajn strategiojn. Finfine ĉiuj malamikoj mortos aŭ vi transiras al nova nivelo kun malsamaj malamikoj.