Preskribo
Ĉu povas vi preskribi, ho doktoro,
Ion por mia malplenega koro?
Certe, fraŭlino. Prenu revolveron
Plenigu per plumberoj la krateron.
Dankon, doktoro. Jes, vi havas saĝon,
Sed mia kor’ ne havas kuraĝon.
Marjorie Boulton
Reutao
Surstrate pikis
min vespervent' frosttrema,
elteno vekis
defian forton eĉ en mi
denaske rezignema.
La adoleska
aspiro jam senspuris,
en viv' krepuska
ankoraŭ mi vegetas,
destina frost' min torturis.
Kuroda Masayuki
Stelo falanta
Eliris mi el pordo de l' domo splene,
atendante homon sentis malĝojon ene,
kaj mi rigardis al ĉiel' vespera.
Jen, falis al tero steleto hela,
forlasis sian lokon en bela nubo.
Ĉu ĝi sopiras mondon de homa rubo?
Shimazaki Tōson (tradukis Miyamoto Masao)
Humuro en kriza tempo
La temp' terura estas, ve!
Sed optimisto restas mi ĝisoste.
Konsolas min konstante, ke
pli bone estas nun, ol iĝos poste.
Piet Hein (tradukis Poul Thorsen)
La Lumo de Kandelo
(8)
Meznokta splen' sen fin'
narkote lulas min.
Ah, mortis for la lum'
kun stria, pala fum'.
Ekzistas
nenio en obskur',
persistas
mia korbato nur...
Ueyama Masao
Kiam ĉesos...
Kiam ĉesos la lasta tremeto
de la kordo post lasta akord',
kiam time formortos la eĥo
sub la kava rigardo de l' Mort' —
Tro malfrue jam estos sopiri,
Tro malfruos dolora pripent';
vanos larmoj ... la tag' estingiĝos
kaj — peza, korŝira silent' ...
Nikolaj Kurzens
Publiko
La foko levis la kapon
rigardis vin
parencokule
vi sidas sur la bordo
rigardas la maron
infanaj ridoj malproksime
publiko plej taŭga
por la silenta finalo
de rompitaj kordoj
Baldur Ragnarsson